Finnlando kaj Sovetio jam jardekojn vigle komercas inter si – la komerco kun Sovetio daŭre konsistigis pli ol 20% el la eksterlanda komerco de Finnlando. Tamen dum la plej lastaj jaroj ekestis problemoj pro malekvilibro. La prezo de oleo, kiu estas unu el la ĉefaj sovetiaj eksportvaroj al Finnlando, draste malaltiĝis. Sekve Sovetio ekŝuldis al Finnlando daŭre kreskantan kvanton da rubloj.
Ja ne temas pri nekutima problemo. Tamen komplikas la aferon ke oni ne uzas libere ŝanĝeblajn valutojn en la komerco inter la du landoj. Ĝis nun ambaŭ profitis de la aranĝo – Sovetio ricevis “okcidentajn” varojn sen devi pagi per valuto, por kiu ĝi certe trovas pli ol sufiĉe da uzo. Kaj la finnoj supozis, ke la aranĝo garantias konstantan fluon de mendoj el Sovetio kaj seke elteneblan nivelon de senlaboreco samtempe kun konstanta altiĝo de la vivnivelo.
La sistemo ankaŭ bone funkciis. La problemo rilate komercon sen mono estas tamen, ke ĝi postulas (almenaŭ longperspektive) precizan ekvilibron de la eksporto kaj la importo inter la koncernaj landoj. Sed oleo ja iĝis malpli kosta. Kion fari? Oni ne sukesis trovi sufiĉan kvanton da aldonaj, bezonataj varoj por importi, kaj la ekvilibro ĉiam pli fuŝiĝis. Oni jam tute ĝenerale opiniis, ke nepros draste malpliigi la komercon kun Sovetio, spite la egale drastajn sed neeviteblajn sekvojn al la finnaj ekonomio kaj senlaboreco.
Tamen finfine en septembro la du landoj alvenis al interkonsento kiu kontentigas ambaŭ kaj forigos la ŝuldon de Sovetio. Ĝis nun granda parto de la ŝuldo estis senintereza – stato ege favora el la sovetia vidpunkto, sed malpli avantaĝa por la finnoj. Ekde la komenco de 1990 la ŝuldanto devos pagi interezon por tiu parto de la ŝulto, kiu superas 100 milionojn da rubloj (ĉ. 300 milionoj da gld.). La parton de la ŝuldo kiu superas 200 milionojn la ŝuldanto devos repagi per libere ŝanĝeblaj valutoj. (Fine de aŭgusto la ŝuldo de Sovetio al Finnlando estis 403 milj. rbl.)
Oni ĝenerale supozas, ke la novo interkonsento enorme malpliigos la problemojn en la komerco inter la du landoj. Por rekomenci la ŝtopiĝintan eksporton al Sovetio oni krome aranĝis tujan krediton de 300 milj. rbl. Per la kredito oni financos ekspoton de kapitalvaroj kaj konstruservoj dum 1988 kaj ’89.
Monato, aŭtune 1988