Dum la semajnfino nin vizitis Bertilo kaj Birke. Ĉar mi jam kelkfoje eksperimentis pri Linukso, sed sen granda sukceso, mi kaptis la okazon kaj petis Bertilon, kiu estas sperta Linuksulo, helpi pri instalo de Kubuntu-Linukso, variaĵo de Ubuntu, en la pli malnova el niaj du Vindozaj komputiloj. (Mi mem preskaŭ ĉiam uzas Makintoŝon.)
Poste mi eĉ mem sukcesis ĝisdatigi la sistemon kaj funkciigi la sendratan retkonekton, do mi jam post unu tago sentas min vera Linuksulo. Plaĉaj estas ne nur la principo de libera programaro, kaj la bonegaj senpagaj programoj kiel la enpaĝigilo Scribus, sed ankaŭ la fakto, ke eblas mem elekti kiun lingvon uzi por la tuta sistemo. Eĉ eblas elekti diversajn lingvojn por diversaj uzuloj.
Bedaŭrinde estas multaj mankoj en la esperanta traduko de Kubuntu, kaj post iom da eksperimentado mi anstataŭ la irita esperantigo elektis uzi la sistemon en la bela finna traduko. Tamen la esperanta traduko estas preskaŭ akceptebla, kion oni apenaŭ povas diri pri la jena teksto, aperigita de iuj entuziasmuloj en la Ubuntu-vikio:
Publikaj kompromitoj de Ubuntu-linukso:
La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj:
1 Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la “entreprena versio”…
2 Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da honoj.
3 Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio…
Publikaj kompromitoj, efektive. Povus esti bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme, por eviti plian kompromitiĝon.
Ett svar på ”Linuksuloj publike kompromitas sin”
Tio estas amuza. Estas nekredeble, ke tiuj tri punktoj havas tiom da eraroj lingvaj.
La esperantigo de iuj programoj estas pli kompletaj ol aliaj. Ekz-e “sed” estas plejparte kompleta, sed KDE ne. Mi ankoraŭ atendas la ĝisdatigitan esperantigon de Mozilo.