Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland
La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas “Pervij Baltijskij Kanal”, “Unua Baltia Kanalo”, kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas “Pervij Kanal”, unua kanalo.
La ĉefa novaĵelsendo daŭre nomiĝas “Vremja”, kaj estas proksimume sama propagandisma kiel en la sovetia tempo, sed ja multe pli profesiece produktita. La baltia eksporta variaĵo enhavas ankaŭ lokajn novaĵelsendojn por ĉiu el la tri baltiaj landoj. La elsendoj aperas en la horo kiu en Rusio estas rezervita por lokaj rusiaj novaĵoj.
Povas esti problemo, ke granda parto de la loĝantaro en eta lando ricevas siajn lokajn novaĵojn tra kanalo regata de la potenculoj en granda najbara lando, speciale se la granda najbaro ne sintenas amike al la registaro kaj la majoritata loĝantaro en la malpli granda lando. Agitado en rusiaj amaskomunikiloj grave kontribuis al la tragikaj okazaĵoj ĉirkaŭ la bronza soldato en Talino printempe de 2007, kaj ekde tiam oni en la ĉefurbo de Estonio pripensas, ĉu eblas ion fari pri la afero.
Nun ŝajnas ke io ja okazos. La mallonga ruslingva novaĵ-elsendo en la estonia publikserva kanalo ETV ekde la jarŝanĝo estos longigita ĝis duonhoro tage, kaj anstataŭ 18.45 komenciĝos je la pli oportuna horo 19.00. Krome la ruslingvan novaĵelsendon sekvos ruslingvaj aktualaĵ- kaj diskutprogramoj, tiel ke la ruslingva bloko en la plej bona kazo daŭros ĝis la 22-a horo. Ĉio ĉi eblas, ĉar oni enkondukis ciferan televidon en Estonio, kaj la dua publikserva kanalo, ETV2, nun kovras la tutan landon. Ĝuste tie oni sendos la ruslingvajn programojn.
La aranĝo kun ruslingva programbloko en unu el la publikservaj kanaloj forte memorigas pri la situacio de la svedlingvaj spektantoj en Finnlando antaŭ la enkonduko de cifera televido – tiam la svedlingvanoj en Finnlando ricevis propran, svedlingvan kanalon. La ruslingvanoj en Estonio estas proksimume same multaj kiel la svedlingvanoj en Finnlando (350.000), kaj proporcie ili estas eĉ kvinoble pli multaj. Do jam tempas, ke ili ricevu propralingvajn televidprogramojn por la imposta mono kiun ili pagas.
Kompreneble restas la demando pri tio, kiom da spektantoj la novaj ruslingvaj elsendoj de ETV ekhavos. Tio kredeble grandparte dependas de la enhavo. Necesas, ke la programoj pritraktu gravajn kaj aktualaj lokajn kaj internaciajn temojn en kredebla, trankvila kaj atentokapta maniero – kaj lasu diversajn vidpunktojn aŭdiĝi. En tiu kazo la elsendoj devus en longa daŭro venki super la rusiaj aktualaĵ- kaj novaĵprogramoj, kiuj estas unuflankaj kaj ofte krie, foje histerie naciismaj.
Cetere, ankaŭ la prezidento de Estonio, Toomas Hendrik Ilves, nun provas transponti la grandan fendon en la estonia socio. Ilves naskiĝis en ekzilo en Stokholmo, en ĉiuj eblaj jaroj ĝuste en 1953. Li kreskis en Usono kaj ne parolas la rusan. Sed tion li ŝanĝos, li nun promesis. Antaŭ kelkaj semajnoj li vizitis la plej ruslingvan urbon de Estonio, kaj kredeble de la tuta Eŭropa Unio, Narva, kie la estonia tago de sendependo estos solenata per armea parado la 23-an de februaro. Kaj en februaro Ilves scios la rusan sufiĉe por povi saluti la urbanojn en ilia propra lingvo, li promesis dum la vizito.
En la pli granda najbara lando, Latvio, ankaŭ la ruslingva minoritato estas pli granda en absolutaj ciferoj, proksimume 800.000 personoj. Tial komercaj ruslingvaj kanaloj tie estas profita entrepreno, kaj la ruslingvanoj en Latvio delonge povas sekvi lokajn novaĵ- kaj aktualaĵprogramojn en sia propra lingvo, sed sen rusia filtrado. Krome la publikserva radio en Latvio havas unu tute ruslingvan kanalon, precize kiel en Estonio.
En Litovio la ruslingva minoritato estas malpli granda – kaj la lingva politiko pri strikta. Ĉi tie la Kremla televido havas inform-monopolon kun la bonvola subteno de la litovia ŝtato – la lasta, mallonga ruslingva novaĵelsendo en litovia televido estis fermita pasintjare, kaj la sola restanta ruslingva programo estas mallonga religia elsendo frumatene, unu fojon en du semajnoj.