Ĵus mi havigis al mi novan ludilon – retan radioaparaton, kiu definitive pensiigis mian karan kurtondan Grundig Satellit 300, ricevitan donace okaze de mia abiturientiĝo antaŭ kvarona jarcento.
Per ĝi mi foje pli kaj foje malpli regule sekvis la elsendojn de Radio Svoboda, BBC, la finnan YLE, kaj ankaŭ lokajn programojn. Kiam ni loĝis en Moskvo ĝi havis sian lokon en la fenestro de mia korespondanta laborĉambro, kaj nun jam de pli ol dek jaroj en la kuirejo de nia loĝejo en Lund.
Sed pasintvendrede la epoko de Grundig finiĝis.
Jam en la jaro 2002 mi ĉesis aŭskulti kurtondajn elsendojn – tiam ni instalis satelitan antenon, per kiu eblas ne nur kapti televidajn elsendojn, sed ankaŭ radiajn. Precipe la satelitajn elsendojn de Radio Svoboda mi ekde tiam aŭskultis diligente per sendrata laŭtparolilo ligita al la satelita ricevilo.
La laŭtparolilo estis iasence oportuna, ĉar eblis porti ĝin kien ajn en la domo – sed por ŝanĝi kanalon necesis iri al supra etaĝo kaj iom komplike manipuli la satelitan ricevilon tie, do en la praktiko mi aŭskultis nur unu kanalon.
Poste ni ekhavis bonkvalitan fiksan ligon al la reto, kaj sendratan lokan reton en la domo. Tio ebligis aŭskultadon de reta radio per mia portebla komputilo kie ajn en la domo, kvankam la sonkvalito de la malgranda laŭtparolilo ne estas ideala. Per la reto mi remalkovris la bonegan Moskvan radiostacion Eĥo Moskvi, kaj baldaŭ ĝiaj podkastoj iĝis mia ŝatata aŭdaĵo.
Sed la fidela Grundig plu staris sur la kuireja komodo, kvankam ĝi jam utilis nur por aŭskultado de lokaj elsendoj. Utilis ĝis la pasinta vendredo. Tiam mi vidis en la gazeto reklamon por la oportunega aparato Argon iNet 1. Ĝi estas pli bona ol mia malnova Grundig, ĉar ĝi perfekte funkcias por aŭdi lokajn elsendojn, sed ankaŭ povas per kelkaj klavopremoj aŭdigi preskaŭ ajnan retan sonelsendon. La elsendojn ĝi kaptas el nia endoma sendrata retligo – komputilaj manipuloj tute ne bezonatas.
Mi pensis, ke mi eble deziru la aparaton por kristnasko, sed ne eltenis, kaj aĉetis ĝin por iom malpli ol 150 eŭroj jam en la sama tago. Vere ĝi estas multe pli oportuna ol komputilo kiam temas pri aŭskultado de retaj elsendoj.
La ses plej ŝatatajn staciojn oni atingas per unu klavopremo, kaj pliajn milojn da stacioj eblas elekti tre facile, laŭlande. Jam mi komencis multe pli ofte aŭskulti la novaĵ-elsendojn de la finnlanda radio, simple ĉar multe pli facilas atingi ilin per unu klavopremo sur la radioaparato ol per diversaj navigaj manipuloj en la komputilo.
Oni registras sian ricevilon en speciala retejo, kaj poste stacioj tie elektitaj aperas en speciala menuo de la ricevilo. Tie eblas registri ankaŭ podkastojn, ekzemple la esperantlingvajn de Pola radio, kaj poste aŭskulti ilin per la radioaparato post kelkaj klavopremoj. La sono estas multe pli bonkvalita ol en mia portebla komputileto.
Du malavantaĝojn la aparato tamen havas: la ligiĝo al la reto kaj al la elektita stacio ne okazas fulme, sed necesas iom atendi, samkiel ĉe malnovmoda valva radioaparato. Kaj la aparato devas stari sur sia loko, ne eblas ĝin kunporti, ĉar ĝi ne funkcias per piloj. Do, razante min matene, mi daŭre uzas la porteblan komputilon por aŭdi la plej freŝajn novaĵojn de Eĥo Moskvi en la banĉambro.
Rilataj tekstoj:
Ett svar på ”Nova ludilo”
He, vi tro rapidis! Kion vi lasos por Paĉjo Kristnasko (aŭ por la Tri Magoj, se ili Svedien vojaĝas)?