Suomeksi På svenska Oni devus pli spekti ĉeĉenan televidon. Post nur unu ĉeĉena novaĵelsendo ordinara ŝtat-obea rusia televido sentiĝas kiel milda vento el la okcidento. En rusia televido oni ja foje eĉ povas hazarde mencii, ke estas iomete da monda kriz-infekto en la lando kaj ke disvastiĝis informoj laŭ kiuj iu perdis la laboron. Neniuj…Fortsätt läsaĈion plibonigos la kanalo de Kadirov
Etikett: ĵurnalismo
Svenska: Kreml-tv får konkurrens i Estland La plej populara televidkanalo inter ruslingvanoj en Estonio nomiĝas PBK. La mallongigo signifas ”Pervij Baltijskij Kanal”, ”Unua Baltia Kanalo”, kaj estas kaŝnomo por la malnova sovetia unua kanalo. La nuntempe rusia kaj daŭre Kremla kanalo ŝanĝis la nomon kelkfoje, sed nun denove nomiĝas ”Pervij Kanal”, unua kanalo. La ĉefa…Fortsätt läsaEstonio ekkonkuros kun Kremla televido
Svenska Suomi Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun. Ne ĉiuj scias la rusan, do…Fortsätt läsaPutin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo
Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita. Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas ”manko de fido”. Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas…Fortsätt läsaMalfido al samseksama ĉefredaktoro
Suomi: Putin saa syödä hattunsa Svenska: Putins skägg i brevlådan Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin…Fortsätt läsaPutin devos manĝi sian ĉapelon
Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News. Temas pri…Fortsätt läsaRusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News
Svenska: Falskt om falska foton Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo? Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.…Fortsätt läsaFalsa atesto pri falsaj fotoj
Svenska: Hur många döda i Tschinvali? La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj. Sed kiom da homoj pereis…Fortsätt läsaKiom pereis en Cĥinvali?
Svenska: Fisk simmar mot strömmen Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon…Fortsätt läsaFisk naĝas kontraŭ la fluo
Esperantistoj ofte konceptas sin ĝuste kiel istojn, anojn de ia movado kun komuna celo, kaj kun komuna ideologio, la esperantismo. Aparte klare tiun asertatan komunan ideologion spegulas la Esperanta gazetaro, aŭ almenaŭ grandaj partoj de ĝi. Unu el la ĉefaj trajtoj de la Esperanta gazetaro tial estas la tendenco konformiĝi al la reganta movada idearo…Fortsätt läsaKonformismo en la Esperanta gazetaro
På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste ”Vero” (Pravda) kaj ”Novaĵoj” (Izvestija). Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis…Fortsätt läsaNaskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo
På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi ”seriozaj novaĵoj”. En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion,…Fortsätt läsa”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn