La subaŭskultita telefona interparolo de Catherine Ashton kaj la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, veturis kelkajn cirklojn ĉirkaŭ la mondo antaŭ ol la vero komencis peli ĝin: la interparolo estas komplete senvalora kiel fonto pri tio, kiu pafis kiun.Fortsätt läsaFontkritiko en tempo de krizo
Etikett: Rusio
Tabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris ĉe bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.Fortsätt läsaSakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon
Ĉi-semajne la plej populara opozicia politikisto de Rusio anoncis, ke li mem ja ne ĉeestos la klare ksenofobian manifestacion, nomatan Rusa marŝo – sed ke li admonas ĉiujn kiuj povas partopreni la marŝon.Fortsätt läsaĈu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen?
Eterna somera ne estas krimo kontrŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.Fortsätt läsaEterna somero konfirmita de kortumo
”Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.Fortsätt läsaRevizoro respondecas en la tombo
Svenska Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo…Fortsätt läsaVero kaj mensogo en Rusio
På svenska ”Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari. La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton…Fortsätt läsaRusianoj volas repreni sian landon
På svenska La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo.…Fortsätt läsaLa Granda Frato havas fortan subtenon
Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.…Fortsätt läsaRuseska realismo
Svenska По-русски Aleksej Navalnij estas la plej priparolata homo en la rusa blogosfero. En demokratia Rusio ĉi tiu kontraŭkoruptada aktivulo kiu flirtas kun rusa naciismo atingus alte ene de politiko. En la hodiaŭa Rusio lin minacas malliberejo. Aleksej Navalnij respondas vokon al la poŝtelefono en sia Moskva oficejo, post longa nokto en trajno. Li revenis…Fortsätt läsaTro populara por sia propra bono
Svenska La rusia parlamento sin levas al batalo kontraŭ bluaj ludilaj siteletoj. La siteletoj iĝis ruĝa tuko por potenculoj kiuj kutimas ĉiam preteriri la vicon. La trafiko en Moskvo estas koŝmaro. La sovetiaj urboplanistoj ne antaŭvidis, ke tiom da ordinaraj civitanoj havu aŭtojn. En la radiaj novaĵoj grava ero estas informo pri la momenta situo…Fortsätt läsaSiteletoj minacas privilegiojn en Rusio
Svenska La mezaĝa viro kun blua plasta sako klinas sin, metas rozon sur la plankon, staras silenta momenteton, kaj poste rapidas for. Virino haltas kaj faras ortodoksan krucosignon trifingre. Aliaj nur okulumas la florojn kiuj kuŝas sur la perfekte balaita ŝtona planko apud la blanka marmora muro de la metrostacio Lubjanka. Ĉefe tie kuŝas ruĝaj…Fortsätt läsaLa koro de Moskvo neniam haltas